Distrikto Schwarzwald-Baar

Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Baden-Virtembergo
distriktaro: Frajburgo
regiona ligo: Nigra Arbaro-Baar-Heuberg
administra sidejo: Villingen-Schwenningen
areo: 1 025 km²
Loĝantoj: 217 181 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 200 po km²
Aŭtokodo: VS (Villingen-Schwenningen)
Oficiala kodo: 08326

La distrikto Schwarzwald-Baar - germane Schwarzwald-Baar-Kreis - situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Villingen-Schwenningen. La distrikto estas parto de la distriktaro Frajburgo kaj de la regiona ligo Nigra Arbaro-Baar-Heuberg.

La distrikto havas areon de 1 025 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 217 181 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Ortenau kaj Rottweil norde, Tuttlingen oriente, Konstanz sudoriente, Waldshut kaj Breisgau-Hochschwarzwald sudokcidente kaj Emmendingen okcidente. Krome sude limas la kantono Ŝafhaŭzo de Svislando.

Cetere en la vilaĝo Unterkirnach fine de la 70-aj kaj komence de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento plurfoje okzazis internaciaj someraj tendaroj de Germana Esperanto-Junularo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search